erstellt am / farita je 1998-12-28


Infos auf Deutsch

E - la plej simpla programlingvo de la mondo!


- Enkonduko
- La Esperanto-Programlingvo E koncize
- Nun provu vi mem: La E-kompililo kaj la mastruma sistemo E 0.9
- Utilaĵoj por interŝanĝi E-programoj
- Kiel skribi programojn en E
- E-kodoj por diversaj procesiloj kaj komputilaj sistemoj
- Kiel mem konstrui kompililon per la Esperanto-Programlingvo E
- Softvaro skribita en E


Enkonduko:

La Esperanto-programlingvo, mallonge nomata "E" estas verŝajne la plej simpla programlingvo de la mondo. Ĝi konsistas el "vortoj", tiu estas unu aŭ pluraj signoj kiuj finiĝas per spacetosigno (ASCII-kodo 32). Ekzemploj por vortoj: LISTU FORGESU IRU A= 69 ( (Rimarko: oni diferencas inter LISTU, Listu, lIstU ktp. ) Vortoj, kiuj troviĝas en tielnomata "biblioteko" estas programoj. Oni alvokas (aplikas) ilin, kiam oni tajpas iliajn nomojn. Ekzemplo: LISTU - listigas la enhavon de ĉiuj vortoj de la biblioteko Aliaj vortoj estas la nombroj. Ekzemploj: 63485 33 17 0 2 Minimume E konas nur la tri vortojn D , K kaj . per kiuj oni povas difini novajn vortojn. La ĝenerala strukturo de difino de vorto estas:

D nomo-de-la-vorto apliko-kodo [K] [kompilado-kodo] .

([ ] = ne nepre bezonata!) Tie la apliko-kodo estas kodo, kiu agas, kiam oni aplikas la vorton. La kompilado-kodo priskribas, kiel vorto estas kompilita. Ĝi estas aktiva, kiam oni alvokas la vorto dum difinado de alia vorto. Se kompilado-kodo ne estis difinita la E-kompililo aŭtomate kompilas gin kiel subprograma salto al la apliko-kodo de la vorto. Tion vi vidas en la sekvaj ekzemploj: Ekzemplo: D eligu-E 176 69 180 14 205 16 203 . (maŝina kodo por 8086-procesilo) D eligu-E A= 69 EL RE . (difino por ĉiuj procesiloj) ( Kiam oni alvokas eligu-E la litero E aperos sur la ekrano ) Oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn en novaj difinoj por krei pli kompleksajn programojn. Ekzemplo: D eligu-4E eligu-E eligu-E eligu-E eligu-E RE . D nova-linio A= 13 EL A= 10 EL RE . D 1E eligu-e nova-linio RE . D 4E eligu-4E nova-linio RE . D granda-E nova-linio 4E 1E 4E 1E 4E RE . Kiam oni tajpas nun granda-E la sekva aperos sur la Ekrano: EEEE E EEEE E EEEE al la komenco

zurück / reen!